|
Pri La Du Pacaj Batalantoj
de Paul R. Kern
Spirita maltrankvileco kaj mensa malsateco estas la du plej fortaj stimuloj
al fruktodona laborado.
La fruktoj de malkontenteco evendentiĝas en ĉiu aspekto de la vivo. En
la kampo de la religio, estis profunda spirita malsateco, kiu inspiris
la grandajn reformistojn; Lutero, Zwingli, Williams kaj aliaj.
Estis profunda mensa maltrankvilo kiu instigis la gravajn lingvistojn;
Bloomfield, Sapir, Chomsky kaj aliaj.
Legante la personajn historiojn de L.L. Zamenhof kaj Jozefo Smith, nepre
menciindas la similecoj de ĉi tiuj grandaj homoj en ambaŭ kampoj. Kvankam
unu estas pli konata pro siaj lingvaj kontribuoj kaj la alia pro siaj
religiaj atingoj, ambaŭ ambaŭkampe baraktadis dum la daŭro de siaj vivoj
kaj en ne malsimilaj cirkonstancoj.
La fruvivaj materialaj ĉirkaŭaĵoj de Ludoviko kaj Jozefo estis humilaj
kaj fakte malriĉaj. Jozefo naskiĝis en la urbo Sharon, stato Vermonto,
Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dek-jaraĝa, lia patro transloĝiĝis
en Palmira-n, Novjorko, pro tio, ke la vetero de Vermont ne donis sufiĉe
longan kreskan sezonon por sukcese ricevigi la bezonatan rikoltadon. En
sia malriĉeco, kaj espere serĉante pli favorajn vivkondiĉojn, la familio
Smith enradikiĝis en Novjorko.
Dum la junaĝo de Ludoviko, lia patro ankaŭ transloĝiĝis; de Bialystok,
kie Zamenhof en 1859 naskiĝis, en Varsovion, por akcepti pli bonan oficon
en la reala gimnazio. Spite al la espirita favora transloĝiĝo, la financa
stato de la Zamenhofaj gepatroj fariĝis tre malbona kaj tial ne plu kapablis
tenadi la ĝis tiam alkutimiĝintajn studmanierojn de juno Ludoviko.
Ne nur dum la fruaj jaroj de Smith kaj Zamenhof premis la karakteriza
malriĉeco, sed ankaŭ dum la sekvintaj jaroj. Jozefo senhonte deklaris,
ke li estas kondamnita akiri nesufiĉajn vivrimedojn. Ludoviko konfesis,
ke tre multe da jaroj li havis grandajn kaj tumentajn klopodojn kun la
akirado de sia pano kaj, ke tia batalado pri la pano tre venenis la vivon.
Ĉar ambaŭ ion pli valoran ol mono celis, estis monmalriĉeco ilia ĝenerala
sorto. La celoj de la du interplektis spiritecon kaj lingvon. La unu ne
eksistas sen la alia. Kvankam Jozefo ĉefe konsterniĝis pri religiaj aferoj,
li estis gvidata al lingvaj demandoj por atingi la esencon de religio.
Aliflanke, Ludoviko unue elpensis lingvaĵon surbaze de la plezuro ricevita
per la studado de fremdaj lingvoj. Sed estante la viktimo de rasa kaj
lingva persekutado, li idealiĝis sian plezuron kiu baldaŭ religiiĝis.
Spite al tio, ke Jozefo nur spertis tri jarojn de formala eduko, li fariĝis
kompetenta lingvisto. Memstare li lernis la hebrean, grekan, latinan kaj
germanan. Li tradukis el egipta reformita. Dum sia fama parolado "King
Follet", li substrekis la erarojn de traduko de la Biblio kaj deklaris
la germanlingvan version la plej ĝusta kaj akurata. Li citis plurajn versojn
el tiu Biblio kaj demandis la ĉeestajn germanlingvulojn ĉu li legas korekte
la Biblion. La respondo estis jesa. Dum la vivo de Jozefo Smith, lingvoj
okupis gravan lokon en lia mondkoncepto. Estis li, kiu komunikis la volon
de la Eternulo: "Studu, lernu kaj elkonu ĉiujn bonajn librojn kaj
lingvojn, kulturojn kaj popolojn."
Sendube la laboro kaj verkoj de Jozefo karakteriziĝis per la studado
kaj praktika uzado de lingvoj. Lingvo estis por li ilo por antaŭenigi
la laboron de la Sinjoro kaj por transpasi la mensajn kaj sociajn limojn
de la homaro. Bariloj, kiuj baras la vojon cele al Eterna vivo.
Simile estas la celo de Ludoviko. Inter la hodiaŭaj adeptoj de esperanto,
oni pli atentas la lingvon mem de D-ro Zamenhof ol ĝian spiritan devenon.
Estas ofte forgesite, ke la lingvo por Zamenhof havis specialan celon
nekutiman estkialon. Kial ĉi tia lingo inventigis? Kia estis la spirita
baraktado kaj mensa kvieteco kiu kondukis al ĉi tiu mirinda kreitaĵo?
Dum la vivo de Ludoviko, li vidis multe da persekutado kaj discriminacio
pro la ekzisto de rasaj, lingvaj kaj kulturaj bariloj. Tio estis al li
tute neakceptebla, komprenante ke ni ĉiuj estas gefiloj de la sama Patro.
Surbaze de tiu konvinko, Zamenhof publikiĝis "Deklaracion" pri
sia idearo nomita "Homaranismo." La du ĉefaj punktoj estas;
"Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardis kiel unu familion;
la dividiteco de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj
gentreligiajn komunumojn mi rigardis kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj,
kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi
laŭ mia povo. - Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon
nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo
pro tio, ke li apartenes al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso
ol mi, mi rigardas kiel barbarecon." Tia ankaŭ estas la esenco de
tiel nomita "Interna Ideo," kiu estas ofte primokita kaj malakceptata
de la generala Esperantistaro. Tamen, tia sinteno estas la malo de la
zamenhofa. Oni skribis ke, "La tre ideala homaranisma ideo okupis
lin dum lia tuta vivo, kaj ...por li estis ankoraŭ pli grava ol la tuta
ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al
ideala celo, kiun li esprimis kiel "Homaranismo".
Kvankam la religia kaj lingva simileco inter Jozefo Smith kaj Ludoviko
Zamenhof estas la plej substrekindaj, ekzistas alia sameco en la vivoj
de la du. Zamenhof suferis multe da dumviva persekutado simile al Jozefo.
Laŭ la propraj vortoj de Ludoviko; "...mi ofte devis bataladi kontraŭ
diversaj malhelpoj, ĉar neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. "Tiaspecan
persekutadon ĉiu Esperantisto pli malpli frue spertas. Jozefo Smith spertis
pli severan persekutadon dum la daŭro de sia ekzisto. Pro la sama kialo
- liaj instruoj ne agordiĝis kun tiuj de la plej popularaj iamaj sektoj.
Oni frekvente malliberigis lin pro falsaj akuzoj kaj surgudrigis lin per
naŭza miksajo de gudro kaj plumoj pro tio, ke li atestis pri tio, kion
li efektive vidis. Fine, li fordonis la vivon pro sia atesto. Lia sangsigelo
estas forta atesto pri la dieca misio de la profeto.
En la laboro de Jozefo kaj Ludoviko, iliaj edzinoj kaj bopatroj forte
subtenis ilin. La bopatro de Zamenhof ebligis la eldonon de la unuaj kvar
brosuroj. Ludoviko tuthoneste demandis als sia fiancino ĉu si volas ligi
sian sorton kun la sian. Si ne nur tute konsentis, sed disponigis sian
tutan sumon da mono por la ideo de Esperanto. Estis la patro de Emma Hale,
edzino de Jozefo, kiu protektis lin de la popolacoj kaj tre amikigis al
li. Dum la tuta vivo de Jozefo, Emma restis fidela, spite al tio, ke la
familio Smith spertis grandegajn malfacilajojn inkluzive perdante siajn
domojn kaj tutajn posedajojn plurfoje.
Tre mensfrapa simileco estas la apostatecoj kiuj okazis kaj en la frua
Esperanto movado kaj en la frua Eklezio. La plej fama "apostato"
de esperanto estis Louis de Beaufront; tre talenta frua Esperantisto,
kiu ĝuis la tutan fidon de Zamenhof. En la daŭro de kelkaj jaroj, li eldonis
kompletan serion de lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj (1892-1905).
Li altiris multajn personojn al esperanto, inter ili eminentuloj kaj altranguloj.
Tamen, en 1908, li lancis sian reformprojekton "Ido". Ido estas
artefarita lingvo inventita por "korekti" kelkaj t.n. negativajn
ecojn de esperanto. La Ido skismo portempe minacis subfosi la esencon
de la novbakita Movado. Beaufront fariĝis la ĉefa instiganto de la Ido
movado kaj estis deklarata ĝia kreinto.
Apostateco en la fruaj tagoj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj
de la Lastaj Tagoj evidentiĝis. Eĉ Olivero Kauderi, skribisto por Jozefo
Smith dum la tradukado de la Libro de Mormon forlasis la Eklezion dum pluraj
jaroj. Ne nur li, sed ankaŭ David Whitmer kaj Martin Harris. Entute ĉiuj
tri specialaj atestantoj de La Libro de Mormon au eksiĝis aŭ estis eksigitaj
de la Eklezio. Harris kaj Kaŭderi poste revenis. Tio nepre ne signifas,
ke iliaj atestoj restas nevalidaj. Ili neniam neis tion, kion ili vidis
kaj aŭdis.
Oni prinotu la fakton, ke spite al al minaco de apostateco, la plejmulto
da membroj restis fidelaj al siaj konvinkoj. Persekutado plifortigas tiujn,
kiu partoprenas, ekde la komenco, iun ajn novan idearon.
Lau la mormona vidpunkto kaj kredo, Jozefo Smith estis vera Profeto de
Dio alvokita por restarigi la puran senmakulan Evangelion sur la teron
en ĉi tiu lasta tempodaŭro antaŭ la dua alveno de Jesuo Kristo. Li efektivigis
sian laboron per ĉiuj donacoj de la Spirito, kiuj inkluzivas la donacon
de lingvoj. Liaj vivspertoj estas atesto pri la dieco de lia alvoko. Ni
neniel profetiĝas L.L.Zamenhof, nek similigas lin al Jozefo Smith. Ni
simple asertas kaj pridiskutas la frapajn similecojn inter la vivoj kaj
pensoj de la du.
De la du spirite spertitaj mensmaltrankviloj aperis la restarigo de la
Eterna Evangelio, dum tiom da tempo perdita el inter la homoj, kaj signifoplena,
efika ilo por uzi en ĝia disvastiĝo.
|
|